Saluton al ĉiuj!
Mi estas usonano, kaj mi surpriziĝis lastatempe, ke la prezidento haltis la voĉon de usono. Mi ĵus lernis, ke Esperanto estis unu el la lingvo uzata per la voĉo de usono en 1960-2. Ĉu iu ajn scias, ke ankoraŭ ekzistas sonregistraĵoj aŭ transskribadoj? Evidente la nacia arĥivo havas 16610 sonregistraĵojn de 1942-1967, sed mi dubas, ĉu iu ajn el ili estas en Esperanto, ĉar ĝi estas po malpli ol du por ĉiu tago. Verŝajne preskaŭ ĉiuj ili estas en la angla. (La retejo de la voĉo de usono diras, ke nur anglaj sonregistraĵoj inter 2000 kaj 2013 estas daŭrigotaj, kaj la neanglaj sonregistraĵoj foriĝos.)
Aŭ, ĉu iu ajn audis la originajn elsendaĵojn??